Iragna

komunumo de Svislando

Iragna estas komunumo de la komunumaro Riviera kaj la distrikto Riviera en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 549 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Iragna
Blazono de Iragna
Blazono de Iragna
Blazono de Iragna
Iragna
Iragna
Kantono Tiĉino
Distrikto Riviera
Komunumaro Riviera
Koordinatoj  46° 20′ 0″ N 8° 58′ 0″ O / 46.33333 °N, 8.96667 °O / 46.33333; 8.96667 (mapo)Koordinatoj: 46° 20′ 0″ N 8° 58′ 0″ O / 46.33333 °N, 8.96667 °O / 46.33333; 8.96667 (mapo)
Nombro de loĝantoj {{{loĝantoj}}}
Areo 18,39 km²
Alteco 295 m super marnivelo
Poŝtkodo 6707
Komunumkodo 5284
Mapo de Iragna
Mapo de Iragna

Geografio redakti

Iragna situas en la sudo de la Valdo de Leventina, ĉe la okcidenta flanko de la rivero Tiĉino. La komunuma teritorio etendiĝas okcidenten en la Valo de Iragna ĝis al la alpaj montokrestoj, kiuj disigas ĝin de la Valo de Verzasca. La komunumo konsistas el la vilaĝo Iragna kaj la setlejoj Mairano en nordo kaj Blono en sudo kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 18,38 km², de kiuj 69,7% estas kovritaj de arbaro, 7,6% servas por agrikulturo kaj 3,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Iragna limas en nordo al Personico, en oriento al Biasca, en sudoriento al Osogna, en sudo al Lodrino, kaj en okcidento al Lavertezzo.

Trafiko redakti

Tra Iragna pasas la kantona ĉefvojo n-ro 408 de Biasca al Belinzono. Aliflanke de la rivero paralele al la komunuma limo kondukas la svisa aŭtovojo A1, kies plej proksima alveturejo siutas rekte norde de la komunumlimo apud Biasca.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Iragna datiĝas el la jaro 1210 Inagna. Dum mezepoko Iragna estis unu el la komunumoj de la vala komunumaro de Leventino ĝis 1441, kiam la Valon de Leventina estis al si alproprigis Urio kaj Iragna disiĝis de la leventina komunumaro kaj fariĝis parto de vikario memregita de la vilaĝanoj sub la protekto de la dukoj de Milano. Ek de 1406 inter Iragna kaj la cetera Leventino estiĝis disputoj pri arbaraj rajtoj, kiuj kondukis al la Milito de Giornico. La 14-an de aprilo 1467 Iragna estis okupita de la leventinanoj. la 17-an de novembro 1478 Iragna aliĝis al la Svisa Ĵurkomunumo, kaj formis ek de tiam parton de la Voktejo Riviera, kiu post la kreo de Kantono Tiĉino en la jaro 1803 fariĝis distrikto kaj komunumaro.[3][4]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti