La iraraotajro (Eira barbara) estas karnomanĝanta mamulo de la familio musteledoj. La irarao estas la nura specio de sia genro (Eira) kaj similas al la marteso kaj al la foino, ĝiaj parencoj, kaj grandiĝas ĝis 65 cm (plus la 50 cm de la vosto). La iraraoj loĝas en tropikaj arbaroj de Centra kaj Sudameriko. Ĝi vivas ekde la suda parto de Meksiko ĝis Argentino. La Irarao estas arbogrimpanta kaj tre lerta naĝanto. Ĝi vivas sole kaj estas aktiva tage kaj nokte.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Irarao

Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Mamuloj
Ordo: Karnomanĝantoj
Familio: Musteledoj
Genro: Eira
Specio: E. barbara
Eira barbara
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Arealo

Fizikaj aspektoj redakti

La irarao havas sveltan korpon, longan kolon kaj longajn krurojn. Ĝiaj manplatoj estas glataj kaj ĝiaj ungegoj netute malantaŭiras. La kruraj artikoj de la Iraraoj ebligas ilin turni la piedojn, kio helpas ilin malgrimpi de arboj kun subenturnita kapo.

Iraraa dieto redakti

La Iraraoj estas precipe karnomanĝantaj. Ili ĉasas musojn, birdojn, sciurojn kaj agutiojn, sed ili manĝas ankaŭ fruktojn kaj mielon.

Subspecioj redakti

  • Eira barbara barbara
  • Eira barbara inserta
  • Eira barbara madeirensis
  • Eira barbara peruana
  • Eira barbara poliocephala
  • Eira barbara senex
  • Eira barbara sinuensis