Ajejarvadio (rivero)

(Alidirektita el Iravadio)

La rivero Ajejarvadio[1]rivero Iravadio[2] estas rivero kiu trapasas Birmon. Ĝi estas la plej longa de tiu lando (preskaŭ 2.170 km longa) kaj la plej grava komerca rivervojo, kun baseno de ĉirkaŭ 411.000 km2.

Ajejarvadio (rivero)
translandlima rivero
Bazaj informoj
Longeco 2 170 km
Fluo
Kunfluo el Mali Hka kaj N'Mai Hka
- Alteco super marnivelo 147 m
- Koordinatoj 25° 42′ 0″ N, 97° 30′ 0″ O (mapo)25.797.5
Enfluejo en la riveron Andamana Maro
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 15° 46′ 39″ N, 95° 3′ 49″ O (mapo)15.77760895.063546
Geografio
Landoj Birmo
Regionoj [[]]
Map
Ajejarvadio (rivero)
vdr
Baseno de la rivero Ajejarvadio.

La rivero Ajejarvadio naskiĝas en la kunfluo de la riveroj Mali Hka kaj N'Mai Hka, en la subŝtato Kaĉino. Poste la rivero trapasas la tutan landon el nordo suden, enfluonta per naŭ deltoj en la Hinda Oceano. Dum kolonia epoko, antaŭ la etapo de fervojoj kaj aŭtoj, la Iravadio estis konata kiel "Vojo al Mandalajo". Kvankam ĝi estas navigebla en distanco de pli ol 1.600 km de la maro, de la rivero elmerĝas kelkaj insuloj kaj sablobenkoj, kiuj malfaciligas la navigadon. Dum multaj jaroj, la ununura ponto konstruita por trapasi la riveron estis la ponto Inŭa.

Referencoj redakti

  1. Nomoj de Birmo/Mjanmao
  2. Noto : La nomo "Iravadio" estas supozata derivo de la sanskrita vorto "airavati", kio signifas rivero elefanta.

Vidu ankaŭ redakti