Irena Bawół (naskiĝis la la 21-an de oktobro 1921) estas pola flegistino, "Justuloj inter la popoloj".[1][2][3]

Irena Bawół
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1921 (1921-10-21) (102-jaraĝa)
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo flegisto
vdr

Vivo redakti

Filino de Józef kaj Katarzyna Bawół. Dum la dua mondmilito ŝi vivis en Varsovio. Laŭ la peto de ŝia fratino Felicja, edziĝinta al juda advokato, Maurycy Tewel, ŝi ŝirmis judinon, Sabina Poper. Aliaj homoj de juda nacieco, kiel Maria Korzennik, ankaŭ profitis el la helpo de Irena Bawół. Irena Bawół akiris arjajn dokumentojn por ili kaj organizis konvenajn ŝirmejojn kiuj helpis al ili postvivi la periodon de germana okupo. En januaro 1943, restante en Lvivo kun ŝia fratino Felicja, ŝi estis arestita dum serĉado de sia loĝejo fare de la Gestapo. Ŝi estis akuzita je liverado de judoj per arjaj dokumentoj. Danke al la klopodoj de sia familio, ŝi estis liberigita el malliberejo post kelkaj semajnoj.

La 25-an de septembro 1989 Irena Bawół estis honorita per la medalo "Justuloj inter la nacioj" donita de la instituto Yad Vashem.

Referencoj redakti