La Irenedoj (Irenidae) estas orientalisa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes). Ĝi konsistas el nur unu genro Ireno (Irena).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Irenedoj
Irena puella
Irena puella
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Irenidae
Jerdon, 1863
Genro: Irena
Horsfield, 1821
Specioj

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Irenedoj estas mezgrandaj arboloĝantoj, kiuj distingiĝas per tre longaj superaj kaj subaj vostokovriloj. Ili havas bluan kaj nigran plumaron. La inoj ordinare estas pli malbrile kaj pli verde koloritaj, kaj ilia iriso estas profunde ruĝa.

La nestoj de la Irenedoj konsistas el plata, ne pelva submetaĵo, konstruita en branĉoforko. La kovaĵo entenas ordinare du aŭ tri brile olivokorajn kaj brune makulitajn ovojn.

Specioj kaj subspecioj redakti

  • Knabina ireno (Irena puella)
    • Knabina ireno andamana (Irena puella andamanica)
    • Knabina ireno krinigera (Irena puella criniger)
    • Knabina ireno malaja (Irena puella malayensis)
    • Knabina ireno tipa (Irena puella puella)
    • Knabina ireno sikima (Irena puella sikkimensis)
    • Knabina ireno turkisa (Irena puella turcosa)
    • Knabina ireno de Tweeddale (Irena puella tweeddalei)
  • Cejanventra ireno (Irena cyanogaster)
    • Cejanventra ireno tipa (Irena cyanogastra cyanogastra)
    • Cejanventra ireno de Ella (Irena cyanogastra ellae)
    • Cejanventra ireno de Hoogstraal (Irena cyanogastra hoogstraali)
    • Cejanventra ireno nigramantela (Irena cyanogastra melanochlamys)