Iriomote (西表島 Iriomote-jima; jaejame: Irimutī Okinave: Iriumuti) estas la plej granda insulo el la Jaejamoj kaj la dua plej granda el la Gubernio Okinavo post Okinava Insulo mem.

Mapo de Irimote kaj la aliaj Jaejamoj
Iriomote el spaco, aŭgusto 1991

La insulo havas areon de 289 km². La totala populacio estas malpli de 2,000, kaj infrastrukturo estas nur ununura marborda ŝoseo konektanta la domarojn de la norda kaj orienta bordoj. La insulo ne havas flughavenon kaj plej vizitantoj — ĉirkaŭ 150,000 en 2003— alvenas el Iŝigaki per pramo. Administre la insulo apartenas al Taketomi, Gubernio Okinavo, Japanio.

Ekonomio redakti

Krom turismo, la insula ekonomio estas eltenita de agrikulturo, ĉefe de ananaso, sukerkano, mango, kaj fiŝkaptado.