Irlanda Nacia Junulara Konsilio

nacia konsilio de junularaj organizaĵoj en Irlando
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Irlanda Nacia Junulara Konsilio - angle National Youth Council of Ireland, irlande Comhairle Náisiúnta na nÓg - estas federacio en Irlando reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Irlanda Nacia Junulara Konsilio estas la urbo Dublino.

Irlanda Nacia Junulara Konsilio
National Youth Council of Ireland / Comhairle Náisiúnta na nÓg
Nacia junulara konsilioorganizaĵo
Lando(j) Irlando vd
Sidejo Dublino, Irlando
Retejo Oficiala retejo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti