Irlanda stufaĵo (angle: Irish Stew) estas tradicia irlanda manĝaĵo, kies ĉefaj ingrediencoj estas ŝafaĵo, terpomoj, cepoj kaj petroselo. Ofte aldoniĝas karotoj, pastinakoj kaj diversaj spicoj kiel timiano kaj bazilio.

Irlanda stufaĵo kun petroselo

Nuntempe oni malpli ofte manĝas irlandan stufaĵon en Irlando mem, ĉar pro ĝia historio oni taksas ĝin manĝaĵon de malriĉuloj. Pro alta senlaboreco en la nordo de Irlando unuflanke kaj malaltekosta preparado aliflanke, multaj pub nuntempe proponas ĝin denove. Ofte ekzistas diversaj variantoj kun ŝafaĵo, bovaĵokokaĵo.

Variantoj redakti

La Dublin-a stufaĵo estas varianto de la irlanda stufaĵo, preparata simile, sed pli akre spicita.

Ankoraŭ ne multe konata varianto, la "Fulde Stew" (stufaĵo de Fulde), enhavas aldonajn romboformajn blankajn kolbaserojn.

Diversaĵoj redakti

La germana filozofo kaj historiisto Friedrich Engels indikis en la amikolibro de Jenny Caroline Marx, ke lia preferata manĝaĵo estis irlanda stufaĵo.

En Emden, Orientfrislando, ekzistas samnoma muzikbando.[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti