Isaac Briggs

usona inĝeniero

Isaac BRIGGS (1763 – 5a de Januaro, 1825) estis usona inĝeniero, termezuristo kaj fabrikisto. Li pasigis multon de sia vivo de plenkreskulo kun sia familio en Brookeville, Kantono Montgomery (Marilando).[1]

Isaac Briggs
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1762 (1762-11-30)
en Haverford
Morto 30-an de novembro 1824 (1824-11-30) (62-jaraĝa)
Okupo
Okupo inĝeniero
vdr

Briggs estis pia kvakero kaj membro de la Usona Filozofia Societo. Li estis amiko kaj de Thomas Jefferson kaj de James Madison.[1] Kongrue kun siaj kvakeraj kredoj, Briggs estis entuziasma aboliciisto kaj neniam posedis sklavojn. Li estis membro de la Pensilvania Societo por Promocii la Abolon de Sklavisto same kiel de aboliciisma societo en Wilmington, Delavaro, tra kiu li estis aktiva apogante liberigitajn nigrulojn de sia komunumo kiuj povus esti kidnapitaj kaj revenditaj al sklaveco.[2]

Kariero redakti

La 1an de Februaro, 1788, la Georgia registaro havigis al inventisto William Longstreet kaj lia samsociano Isaac Briggs patenton por vapormaŝino. Ĝi estis la nura patento fare de la ŝtato ĉar tio okazis antaŭ la adoptado de la Federacia Konstitucio. En 1807 ilia maŝinon oni uzis por movi boaton dum 5-mejla veturo kontraŭ la fluforto en la rivero Savannah. Nur kelkajn tagojn antaŭe, Robert Fulton estis naviginta sian novan vaporboaton, la Clermont, el Novjorko supren laŭ la rivero Hudson ĝis Albany.)[3]

Briggs estis grava termezuristo kaj inĝeniero. Dum 1791-1792, li helpis Andrew Ellicott en la termezurado de la limoj de la origina Distrikto Kolumbio.[4] En 1803 la Prezidento Thomas Jefferson nomumis lin Ĝenerala Termezuristo de la Misisipia Teritorio.[5] En 1814, li retranslokiĝis al Wilmington (Delavaro) por labori kiel superinspektisto de Thomas Little & Company, tekstilmuelejo.[1] En 1818, Novjorka Guberniestro DeWitt Clinton nomumis Briggs kiel unu el la ĉefaj inĝenieroj de la Kanalo Erie.[1] Li revenis hejmen en Januaro 1819 kaj estis nomumita de Thomas Moore en Marto 1819 kiel ĉefa inĝeniero en Virginia por la Kanalo de la rivero James kaj Kanawha. Lin oni promociis al ĉefa inĝeniero post la morto de Moore en 1822, sed li ne kompletigis gravan parton de la kanalo, ĉar li malsaniĝis kaj mortis tiukadre.[1]

Li ankaŭ disvolvis enlandan agrikulturon kaj fabrikadon. Li kunfondis American Board of Agriculture kaj kotonfabrikon kaj fabrikurbon ĉe Rezervejo Triadelphia en Kantono Montgomery (Marilando) en 1809.[1][6]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 "Isaac Briggs (1763-1825)". Maryland State Archives. Alirita la 12an de Novembro 2013.
  2. Isaac Briggs (1763-1825). Maryland State Archives. Alirita 2021-10-05.
  3. Knight, Lucian Lamar. (1917) A Standard History of Georgia and Georgians. Lewis Publishing Company. “steamboat patent Isaac Briggs.”.
  4. Mathews, Catharine Van Cortlandt. (1908) “Chapter IV: The City of Washington in the Territory of Columbia, 1791–1793”, Andrew Ellicott: His Life and Letters. Grafton Press, p. 81–86. ISBN 9780795015106. Ĉe Google Books.
  5. Isaac Briggs. Thomas Jefferson Encyclopedia. Alirita 12a de Novembro 2013.
  6. (1912) “Isaac Briggs, A.M., F.A.P.S”, Maryland Historical Magazine 7, p. 409–419. 

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Isaac Briggs en la angla Vikipedio.