Isaac OLIVER (n. ĉ. 1565 en Rouen - m. en 1617) estis francdevena miniaturisto, kiu fariĝis angla civitano.

Isaac Oliver
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1556 (1556-01-01)
en Rueno
Morto 2-an de oktobro 1617 (1617-10-02) (61-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • watercolorist • miniatura pentristo
Verkoj Q17339655
Q17339657
Q17339658
vdr
Virgulino kun Infano, Isaac Oliver, 1617.

Isaac Oliver sekvis siajn hugenotajn parencojn Pierre kaj Epiphanie Oliver al Londono en 1568, por fuĝi el la religiaj persekutadoj en Francio. Li studis miniaturan arton kun Nicholas Hilliard, kaj disvolvis naturalisman arton, tre influitan de itala kaj flandra arto.

Li edziĝis en 1602 kun Sara Gheeraerts, filino de la fama portretisto Marcus Gheeraerts la pliaĝa (1516-1604) kaj de Susannah de Critz. Li antaŭe havis unuan edzinon, Elizabeth, la patrinon de sia pliaĝa filo Peter Oliver, kiu mem fariĝis eminenta pentristo en la amerikaj kolonioj.

Post la morto de la reĝino Elizabeto la 1-a, li fariĝis la pentristo de Jakobo la 1-a, kaj pentris interalie multajn portretojn de Anna de Danio kaj de la princo de Kimrio.

Parto de lia verkaro troveblas en la kastelo Windsor. Estas cetere kelkaj skizoj en la British Museum.

Eksteraj ligiloj redakti