Isaak Osipoviĉ DUNAJEVSKIJ (ruse Исаак Осипович Дунаевский, plene Исаак Беру Иосиф Бецалев Цалиевич Дунаевский; naskiĝis la 18-an[jul.]/ 30-an de januaro 1900[greg.] en Loĥvicja, Poltava gubernio, la Rusia Imperio), mortis la 25-an de julio 1955 en Moskvo, Sovetunio. Li estis elstara juddevena rusia kaj sovetia komponisto, kiu iĝis plej fame konata dum ekzistado de stalinismo en USSR. Kune kun ceteraj muzikistoj li aperigis t.n. rusan Jazon. Li estas aŭtoro de 13 operetoj, muzikaĵoj por multaj filmoj kaj tre popularaj kanzonoj, inkluzive "Mia Moskvo", kiu estas ekde 1995 la oficiala himno de la rusia ĉefurbo.

Isaak Dunajevskij
Bazaj informoj
Naskiĝo 18-an de januaro 1900 (1900-01-18)
en Loĥvicja
Morto 25-an de julio 1955 (1955-07-25) (55-jaraĝa)
en Moskvo
Deveno juddevena rusiano kaj sovetiano
Ĝenroj kantoopereto
Profesio komponisto, dirigento, pedagogo
Persona informo
Mortokialo korinfarkto
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Kharkov Musical School • Kharkiv Conservatory
Familio
Frat(in)oj Zinovy Dunayevsky • Semyon Dunayevsky
Infano Maksim Dunayevsky
Okupo
Okupo komponistodirigento • filmkomponisto • muzikinstruisto
Verkoj Moya Moskva
vdr

Biografio redakti

Isaak naskiĝis en hebrea familio de Cale-Josif Dunajevskij laborinta kiel kontoristo, kiu kune kun sia edzino Rosalia Isaakovna havis entute kvin filojn kaj unu filinon. La gefiloj tre ŝatis muziki kaj kanti, des pli, ke ilia avo estis kantoro en sinagogo kaj patrino multe pianludis kaj kantis. Poste ties hobio turniĝis al ties profesio kaj ĉiuj iĝis pli-malpli famaj muzikistoj.

En la sesjara aĝo Isaak jam sukcese ludis pianon kaj kapablis uzi muzikan notaron. En 1909 li komencis komponi kaj de tiam konserviĝis lia unua romanco.

En 1910 la familio translokiĝis al Ĥarkovo urbo, kie li en 1918 finis lernejon kun ora medalo kaj jaron poste violonan fakultaton de Ĥarkova Konservatorio.

Ekde 1919 li laboris kiel violonisto en orkestro, poste kiel direktoro de Ĥarkova Rusa Drama Teatro. Li debutis kiel teatra komponisto en 1920 kun muzikaĵo por la teatraĵo "La geedziĝo de Figaro."

En 1924 li translokiĝis al Moskvo. En 1924-1926 li estis muzika direktoro de la teatro "Hermitage" kaj dum 1926-1929 la Satiro Teatro.

En 1929-41 Dunajevskij estis ĉefa direktoro de la muzika halo en Leningrado, laboris kun ĵazo sub gvido de Leonido Utjosov, estis prezidanto de leningrada branĉo de la Unio de Komponistoj (1937- 41).

En 1943 li revenis al Moskvo, kie li fariĝis arta direktoro de la ensemblo de la Centra Domo de kulturo de fervojistoj.

Dunajevsij edziĝis en 1925 al Zinaida Sudejkina. En 1932 naskiĝis ilia filo Eŭgeno. En 1945 naskiĝis bastardo Maksim Dunajevskij, kies patrino estis Zoja Paŝkova, kiu poste fariĝis fama rusia komponisto.

Li mortis en Moskvo la 25-an de julio 1955 pro korspasmo kaj estis enterigita en la moskva Novodeviĉje tombejo (la 2-a tereno).

Eksteraj ligiloj redakti