Isaako Joel Lineckij

Isaako (Jicĥak) Joel LINECKIJ (ruse Ицхак Иоэль Линецкий; naskiĝinta en 1839 en Vinico, mortinta la 23-an de septembro 1915 en Odeso) estis ukraina jidlingva verkisto kaj satiristo.[1][2]

Isaako Joel Lineckij
Persona informo
Naskiĝo 1839
en Vinico
Morto 1915
Lingvoj jido vd
Familio
Infanoj Oleksandr Linetskyi vd
Profesio
Okupo verkistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Lineckij kreskis en ĥasidisma familio. Li interesiĝis jam frue pri Haskala. Kontraŭ gepatra voli li iris en 1862 kaŝe al Ĵitomir kaj ekfrekventis jeŝivon. Tie li amikiĝis kun Lazar Zweifel verkante satirajn poemojn kiuj publikiĝis en la jida antologio Der bejzer marŝelik ("La malbona ĉefo"). Liaj satiroj temas pri personoj de la publika vivo, ĉefe pri piaj judoj, asimiliĝintoj kaj Haskala-movado.

Samjare (1862) li pluen iris Kievon. Ekde 1868 li publikigis artikolojn en la jida semajngazeto "Kol mevaser". En 1868 legeblis tie lia furora seri-romano Dos pojliŝe jingl ("La pola junulo"). Tiu satira prezento de ĥasidismo en postaj eldonoj titoliĝis Dos ĥasidiŝe jingl ("La ĥasida junulo"). En 1872 aperis kalendaro kun parodiaj poeziaĵoj kaj priskriboj de ĉiutaga juda vivo. En la dua duono de la 1870-aj jaroj li malsukcesis fondonte la periodaĵojn "Isrolik" en Lvivo (kune kun Abraham Goldfaden) kaj "Nacional" en Rumanujo. En siaj artikoloj isrolikaj li batalis por la agnosko de la jida lingvo kiel – per judoj – unusole taŭga lingvo verkada ĉar la hebrea lingvo estus apenaŭ adaptebla al modernaj bezonoj.

En la 1880-aj jaroj li mallongan tempon pozitive interesiĝis pri la ideoj de Ĥibat Cion verkante porcionismajn eseojn. Jiden li tradukis la verkegon en 11 volumoj Geschichte der Juden von den Anfängen bis auf die Gegenwart de Heinrich Graetz kaj, de Gotthold Ephraim Lessing, Nathan der Weise; de Jehuda Leib Gordon la poemon Kozo ŝel jod - kaj aliajn verkojn de aliaj verkistoj. En 1888 aperis en la unua volumo de la alejĥema literatura almanako Di jidiŝe folksbibliotek lia romano Der vorem in ĥrejn ("La vermo en la kreno") kiel sekvo de la unua romano (sed sen satireco). Libroforme la samo publikiĝis en 1898 sub la titolo Nit tojt nit lebedik, Oder dem pojliŝn jingl's a sun.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti