Isabella Lucy BIRD (naskiĝis la 15-an de oktobro 1831 – mortis la 7-an de oktobro 1904) estis angla vojaĝistino, esploristino, verkistino kaj natursciencistino.

Isabella Bird
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1831 (1831-10-15)
en Boroughbridge
Morto 8-an de oktobro 1904 (1904-10-08) (72-jaraĝa)
en Edinburgo
Tombo Tombejo Dean vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Profesio
Okupo esploristo • verkisto • natursciencisto • geografofotisto • vojaĝisto vd
Laborkampo literary activity • natural science • fotografiovojaĝoesplorado vd
Verkado
Verkoj Korea and Her Neighbours vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

21-jaraĝa ŝi vizitis Kanadon kaj Usonon kaj faris pri sia vojaĝo detalajn notojn. Pli poste ŝi vojaĝis tra Aŭstralio, Japanio, Hindio, Tibeto, Irano, Koreio, Ĉinio kaj pri sia migrado verkis multajn sukcesajn librojn. Sekve ŝi edziniĝis al sia persona kuracisto John Bishop kaj rezignis pri vojaĝado ĝis la morto de sia edzo, kiu forpasis 5 jarojn post la geedziĝo.

Isabella Bird en sia hejmlando ofte suferis pro malsanoj kaj depresio, sed eksterlande ŝi sen malfacilaĵoj vivis eĉ en tre malkomfortaj vivkondiĉoj kaj superis grandegajn distancojn surĉevale. Sian lastan vojaĝon ŝi efektivigis 70jaraĝa, kiam ŝi travojaĝis surĉevale preskaŭ 2000 km tra nordafrika montaro Atlaso, kvankam ŝi havis vunditan spinon kaj ŝi devis surĉevaliĝi pere de muntebla ŝtupetaro.

Verkaro redakti

  • The Englishwoman in America (1856)
  • Pen and Pencil Sketches Among The Outer Hebrides (1866)
  • The Hawaiian Archipelago (1875)
  • The Two Atlantics (1876)
  • Australia Felix: Impressions of Victoria and Melbourne (1877)
  • A Lady's Life in the Rocky Mountains (1879)
  • Unbeaten Tracks in Japan (1880)
  • Sketches In The Malay Peninsula (1883)
  • The Golden Chersonese and the way Thither (1883)
  • A Pilgrimage To Sinai (1886)
  • Journeys in Persia and Kurdistan (1891)
  • Among the Tibetans (1894)
  • Korea and her Neighbours (1898)
  • The Yangtze Valley and Beyond (1899)
  • Chinese Pictures (1900)
  • Notes on Morocco (published in the Monthly Review) (1901)