Isaias Afewerki estas eritrea politikisto. Li naskiĝis la  2-an de februaro 1946(nun 1946-02-02) en Asmero, Eritreo, do nun estas 78-jara. Ekde la 24-a de majo 1993 li estas la ŝtata prezidanto de Eritreo kaj gvidanto de la - formale "transira" - registaro de Eritreo, respubliko tiujare fondita en orienta Afriko.

Isaias Afewerki
Persona informo
ኢሳይያስ ኣፈወርቂ
Naskiĝo la  2-an de februaro 1946(nun 1946-02-02) (do nun 78-jara)
en Asmero, Eritreo
Religio MonofizidismoEritrea Ortodoksa Eklezio vd
Ŝtataneco Eritreo vd
Alma mater Adis-Abeba Universitato vd
Partio Popola Fronto por Demokratio kaj Justico vd
Subskribo Isaias Afewerki
Familio
Edz(in)o Arsema Mehari vd
Profesio
Okupo politikistodiktatoro vd
prezidanto de Eritreo
Dum la 24-an de majo 1993 –
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Krome li estas ĝenerala sekretario de la Popola Fronto por Demokratio kaj Justo (PFDJ, tigraje ህዝባዊ ግንባር ንደሞክራስን ፍትሕን, ህግደፍ, arabe الجبهة الشعبية للديمقراطية والعدالة, itale Fronte Popolare per la Democrazia e la Giustizia, angle People's Front for Democracy and Justice). Antaŭe, en la gerila batalo pri sendependigo de Eritreo el la ŝtato Etiopio, li gvidis la sendependigan movadon kiun dominis la Eritrea Popola Liberiga Fronto (EPLF).