ISHII Shiro (石井四郎 Ishii Shirō, 25-an de junio 1892 en Ĝocukaido, Gubernio Ĉiba, mortis 9-an de oktobro 1959) estis generala leŭtenanto en la Unuo 731 de la Imperiestra Japana Armeo dum la ĉina-japana milito 1937-1945.

Ishii Shiro
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1892 (1892-06-25)
en Shibayama
Morto 9-an de oktobro 1959 (1959-10-09) (67-jaraĝa)
en Tokio
Mortokialo kancero
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Kioto
Okupo
Okupo kuracistomikrobiologo • militkrimulo • torturer
vdr

Li studis medicinon en la imperiestra Universitato Kioto, ekde 1928 dum du jaroj esploris en okcidentaj landoj la efikojn de la biologia kaj kemia militado ekde post la unua mondmilito. Lia tre sukcesa misio certigis por li apogon de la armea ministro Sadao Araki.

En 1932 komencis lia antaŭpreparajn eksperimentojn. Oni fondis en 1936 la unuon 731 por biologia militado, vualigita kiel akvoesplora unuo. Ishii konstruis ĉe la urbo Harbin en Ĉinio grandegan instalaĵon – la pli ol 150 konstruaĵoj okupis 6 km².

Li komencis en 1942 terenajn eksperimentojn por apliko de militkonvenaj kemiaj armiloj kaj ties portujoj (fajroarmiloj, bomboj ktp.). Por tio faris li eksperimentojn je vivantaj rusaj kaj ĉinaj militkaptitoj. Mortis ĉ. 3.000–10.000 ĉinoj kaj kelkaj 100 rusoj, dum pluaj ĉ. 20.000 civiluloj mortis post 1945, kiam infektitaj ratoj kaŭzis pestan epidemion.

Li eksperimentis ankaŭ pri pesto, ĥolero kaj antrakso.

La japanaj trupoj eksplodigis en 1945 – en la lastaj tagoj de la pacifika milito – la militbazon. Ishii murdigis la 150 restantajn kaptitojn, por kaŝi la eksperimentojn.

En 1946, Usono preparis sekretan interkonsenton kun Ishii kaj gvidantoj de Unuo 731, en kiu kompense por la informoj, datenoj pri la biologia militado, estis ofertita imuneco kontraŭ militkrimo. Tiu interkonsento estis fermita post du jaroj.

Eksteraj ligiloj redakti