Isidoro de Mileto
Bizancia arkitekto
(Alidirektita el Isidoro Mileta)
Isidoro de Mileto (greke Ἰσίδωρος) estis unu el la du ĉefaj bizancgrekaj arkitektoj (Antemio de Tralles estis la alia) al kiuj la imperiestro Justiniano la 1-a komisiis desegni la preĝejon de Hagia Sofia en Konstantinopolo en 532-537. Li ankaŭ kreis la unuan kompletan kompilaĵon de la verkoj de Arkimedo. Li jam estis grava sciencisto kaj matematikisto antaŭ la dungo fare de la imperiestro.
Isidoro de Mileto | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 441 en Mileto, Bizanca imperio |
Morto | 30-an de novembro 536 (95-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Bizanca imperio |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • matematikisto • fizikisto |
Verkoj | Hagia Sofia |