Tiu ĉi artikolo temas pri la kristana sanktulo Isidoro mortinta en Sevilo. Pri la du aliaj sanktuloj de nomo Isidoro vidu la artikolojn Isidoro de Ĥio kaj Isidoro de Madrido.

Isidoro de Sevilo (latine: Isidorus Hispalensis; naskiĝis inter 560 kaj 570 en Kartageno, Hispanio; mortis la 4-an de aprilo 636) estis hispana religiisto de la 7-a jarcento kaj grava aŭtoro de verkoj en la latina lingvo. Frato de la grava sanktulo kaj episkopo sankta Leandro.

Sankta
Isidoro de Sevilo
Isidoro el Sevilo fare de Murillo
Isidoro el Sevilo fare de Murillo
Persona informo
Isidorus Hispalensis
Naskiĝo inter 560 kaj 570
en Kartaĥeno
Morto 4-an de aprilo 636 (0636-04-04)
en Spalis
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinahispana vd
Ŝtataneco Reĝlando Toledo vd
Familio
Gefratoj Florentina • Fulgentius of Cartagena • Leandro de Sevilla vd
Profesio
Okupo verkisto • muzikologo • filozofo • muzika teoriisto • katolika sacerdoto • historiistouniversala klerulo • katolika episkopo vd
Verkado
Verkoj Etymologiae
Ĉefepiskopo de Sevilo
Dum ĉ. 600–636
Antaŭulo Leandro de Sevilo, lia frato
Sekvanto Honoratus
Sanktulo, Doktoro de eklezio
Kanonizo 1598 de Klemento la 8-a
Festotago 4-a de aprilo
Atributoj episkopaj vestoj kaj libro enmane
Patroneco Interreto
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis episkopo de Sevilo, ĉefurbo inter 601 kaj 636.

Sanktuligita en 1598, li iĝis kristana patrono de Interreto ekde la jaro 2001.

Vivo redakti

Isidoro nombriĝis inter la plej kleraj homoj tiutempaj kaj veneratas Doktoro de eklezio. Eble li apartenis al grava gota familio parenca kun reĝo Teodoriko la 1-a (laŭ Bolland). Lia patro estis prefekto de Kartageno nome Severino, lia patrino Turtura estanta eble de reĝa origino. Liaj fratoj estis ambaŭ episkopoj, Leandro kaj Fulgentius, liaj fratinoj estis la sankta kaj virga Florentina kaj eble (laŭ Bucelin) ankaŭ Teodozia, edzino de reĝo Leovigild.

Jam frue Isidoro interesiĝis pri la antikvaj verkistoj, kies librojn li entuziasme legis: li estis trilingva regante kaj la latinan, kaj la grekan kaj la hebrean. La bonega eduko ŝuldiĝis al la du pli maljunaj fratoj. Leandro prezentis Isidoron al sia amiko papo Gregorio la Granda. Ĉirkaŭ la jaro 600 Isidoro sekvis la fraton sur la ĉefepiskopan trono de Sevilo. Li jam kiel adoleskanto ekkonis Arianismon, kiun herezon enkondukis en Hispanujon la gotoj en la 412-a jaro. Kelkaj herezuloj eĉ planis murdi lin. Reĝo Reccaredus - sed ankaŭ la fideluloj kaj la klerikuloj - spronis la episkopecon de Isidoro. Kiel episkopa moŝto Isidoro uzis ankaŭ la literaturon por stabiligi la eklezian ordon. Li tre zorgis pri bona instruo de la klerikaro. Inter liaj disĉiploj menciindas la sanktaj episkopoj Ildefonso el Toledo kaj Braŭlio el Zaragozo: al tiu lasta ni ŝuldas ankaŭ biografion kurtan pri Isidoro.

En la 619-a jaro Isidoro gvidis la Koncilion de Sevilo kaj en 633 la 4-an Koncilion de Toledo, la plej konatan inter la en Hispanujo okazintaj kunvenoj ekleziaj. Kiam lia morto alproksimiĝis li kolektis fidelulojn en la katedralo kaj post admono je karitato kaj unueco li disdonis siajn havaĵojn inter la malriĉuloj.

La patroj de la 8-a Koncilio de Toledo (653) nomis lin doktoro de la Katolika Eklezio, plej klera viro de la lastpasintaj jaroj kaj altestimata persono. Multaj mirakloj estas atribuitaj al lia interveno.

Graveco verkista redakti

Liaj verkoj estas je granda parto eltiraĵoj el libroj de kristanaj kaj paganaj aŭtoroj - kiaj ĝuste tiaj ili altvaloras. Alie oni eĉ ne scias pri la ekzisto de multaj verkistoj sen paroli pri la enhavo de iliaj verkoj. Verko eklezihistoria konata sub lia nomo vere ne estis de li. Lia Regula monachorum gravis por la hispanaj monakoj kiuj ŝajne ne konis la Benediktanan regulon. Lia ĉefverko estas Etymologiae.

Isidoro entombigitis en la Katedralo de Sevilo flanke de siaj gefratoj Leandro kaj Florentina; sed en la jaro 1063 la ostoj laŭ komisio de lia reĝa moŝto Ferdinando la 1-a translokitis en la Kirkon Sankta Johano la Baptisto en Leonon. Ekde tiam patroneco ĝia ŝanĝiĝis je tiu de Isidoro. Lia festotago estas la 4-a de aprilo. Li prezentatas kiel episkopo kun libro enmane. Okaze de lia kanonizo la fama poeto Lope de Vega verkadis belajn laŭdojn kaj teatraĵojn pri Isidoro.

Fonto redakti

Vollständiges Heiligen-Lexikon, Band 3. Augsburg 1869, p. 75-77, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj redakti