Isiga Osamu

japana esperantisto, tradukisto, kristano kaj rifuzisto de militservo

ISIGA Osamu (naskiĝis en 1910 kaj mortis la 17-an de oktobro 1994 en Fukuoka), estis japana esperantisto, kristano, militrezistanto kaj tradukisto el la sveda lingvo, kiun li lernis helpe de siaj esperantistaj amikoj.[mankas fonto]

Isiga Osamu
Persona informo
Naskiĝo en 1910
Morto la 17-an de oktobro 1994
en Fukuoka
Lingvoj japanaEsperanto
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Isiga interalie tradukis verkojn de la sveda nobelpremiinto Selma Lagerlöf al la japana (eble pere Esperanto). Ekde 1934 li membris en la Internacio de Militrezistantoj, kiu eldonadis esperantlingvan organon. Pro sia rifuzo militservi li estis enkarcerigita en 1943.[1]

Bibliografio redakti

  • 1935: キリストシャ エスペランティストのシゴトについて, Kirisutosha esuperantisuto no shigoto ni tsuite [Pri la tasko de Kristanaj Esperantistoj], La Vinberbranĉo 3, 3-5.
  • 1949: “神の平和, Kami no heiŭa [Paco de Dio]. Dokuritu 8: 9-11.
  • 1971: “神の平和, Kami no heiŭa [Paco de Dio]. Sinkyo Syuppansya.

Verkaĵoj pri li redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti