Ismail Hanija

ĉefministro de Palestino (2006–2007)

Ismail ĤANIJA (plennome arabe سماعيل عبد السلام أحمد هنية, Ismail Abdassalam Aĥmad Ĥanija konata kiel إسماعيل هنية Ismail Ĥanija; naskiĝis en 1962 en rifuĝejo aŝ-Ŝati en la Gaza-strio) inter marto 2006 kaj junio 2007 estis ĉefministro de la Palestina Aŭtonomia Areo. Li apartenas al politikaj gvidantoj de la palestina Hamas.

Ismail Hanija
Persona informo
إسماعيل عبد السلام أحمد هنية
Naskiĝo 29-an de januaro 1963 (1963-01-29) (61-jaraĝa)
en Al-Shati refugee camp, Gazaa Sektoro
Religio islamosunaismo vd
Lingvoj araba vd
Loĝloko Doho vd
Ŝtataneco Palestino vd
Alma mater Islama Universitato de Gazao vd
Partio Ĥamaso vd
Infanoj 32
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ismail Hanija.

Liaj gepatroj devis fuĝi pro la araba-israela milito de 1948 en la rifuĝejon de aŝ-Ŝati ĉe Gaza-urbo. Li plenkreskis tie kun la familio, vizitis lernejon de la Unuiĝintaj Nacioj en Gaza kaj studis ĝis 1987 en la Islama Universitato de Gaza-urbo araban literaturon kaj tie kontaktiĝis kun la radikala sendependiĝa movado. Li estis arestita en 1987 kaj 1988 pro partopreno en la unua Intifado. Oni kondamnis lin en 1989 je trijara prizono kaj li estis deportita kun aliaj gvidantoj de Hamas al suda Libano.

Post sia reveno en 1993 li iĝis dekano de filozofia fakultato de la Islama Universitato. Li estis en 1997 buroĉefo de ŝejko Aĥmed Jasin, la spirita gvidanto de Hamas, kaj kontakta persono de Hamas al Palestina Aŭtonomia Instanco. Li – kiel akompananto – travivis la atencon kontraŭ Jasin en marto de 2004. Li estis elektita ĉefministro de la novelektita palestina parlamento.

Hanija havas dek tri infanojn.