Ismail Omar Guelleh

Ismail Omar Guelleh ([izmaˈil ɔˈmaːʀ geˈle]; somale Ismaaciil Cumar Geelle) estas ĝibutia politikisto. Li naskiĝis la  27-an de novembro 1947(nun 1947-11-27) en Dire Dawa, Ĝibutio, do nun estas 76-jara. Ekde la jaro 1999 li estas la dua ŝtata prezidanto de Ĝibutio.

Ismail Omar Guelleh
Persona informo
إسماعيل عمر جيله
Naskiĝo la  27-an de novembro 1947(nun 1947-11-27) (do nun 76-jara)
en Dire Dawa, Ĝibutio
Religio sunaismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioĜibutio vd
Partio People's Rally for Progress vd
Familio
Edz(in)o Kadra Mahamoud Haid vd
Profesio
Okupo politikisto vd
prezidanto de Ĝibutio
Dum en 1999 –
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En la 1970-aj jaroj li luktis en la movado Ligue Populaire Africaine pour l'Indépendance (LPAI, Ligo Popola Afrika por Sendependeco) por la ŝtata sendependiĝo de Ĝibutio el francia domino, kaj pro tio en 1975 maldungiĝis el la polica servo. Post la ŝtata sendependiĝo lia onklo Hassan Gouled Aptidon iĝis ŝtata prezidanto. La onklo en 1979 transformis la movadon LPAI al ŝtata unueca partio Rassemblement Populaire pour le Progrès (RPP, Movado Popola por la Progreso), kaj en la partio pli kaj pli karieriĝis Ismail Omar Guelleh. En 1999 li iĝis posteulo de sia onklo kaj fariĝis dua ŝtata prezidanto de Ĝibutio. Per 74 procentaĵoj de la voĉoj li kiel kandidato de la ŝtata partio RPP gajnis kontraŭ politike sendependa konkuranto.

En 2000 li maldungis la policestron Yacin Yabeh, kiu poste provis puĉe renversi la prezidanton. Samjare Ismail Omar Guelleh en la ĝibutia rubo Arta gvidis pripacajn traktadojn por Somalio, kiuj gvidis al kreo de transira registaro de Somalio.

En la prezidanta baloto de 2005 li sen kontraŭa kandidato gajnis per praktike 100 procentaĵoj de la voĉoj. Ankaŭ la parlamentajn balotojn de 2003 kaj 2008 la politika alianco Union pour la Majorité Présidentielle (Unio por Prezidanta Plimulto), gvidata de la ŝtata partio RPP, gajnis per laŭdire absolutega plimulto, tiel ke la alianco havas ĉiujn seĝojn en la nacia asembleo. Tiu institucio en aprilo 2010 unuanime laŭleĝigis konstitucian ŝanĝon, laŭ kiu Ismail Omar Guelleh rajtas triafoje elektiĝi ŝtata prezidanto.