Provinco Istrio

(Alidirektita el Istrio (provinco))

La kroatia Provinco Istrio (Istarska Županija) havas 206.344 loĝantojn.

Istrio
Istarska županija
Mapo
Istrio
Pliaj informoj
Sidejo: Pazin
Areo: 2 813 km²
Loĝantaro: (2001) 206 344
ISO 3166-2: HR-18
Telefona antaŭkodo: +385 052
Estro (župan): Ivan Jakovčić
Oficiala retejo: www.istra-istria.hr
vdr

Centro de la distrikto estas Pazin.

Aliaj urboj: Buje, Buzet, Labin, Novigrad, Poreĉ, Pula, Rovinj, Umag.

Istarska Županija estas en duoninsulo Istrio je okcidenta parto de Kroatio. Ĝi estas plej evolua turisma regiono de la lando. Same ĝia loĝantaro estas tre miksita, oni povas renkonti krom aŭtoĥtonajn kroatojn ankaŭ slovenojn, italojn, serbojn, montenegranojn, rumanojn...

En Istrio estas amfiteatro en Pula (Pulska arena). La amfiteatro estas unu el la plej bone konservitaj romiaj restaĵoj en la mondo.

En Istrio estas la natur-parko Uĉka kaj nacia parko Brijuni. Uĉka estas monto kaj Brijuni estas insuloj.

Sub UNESKO-protekto estas la historia kristana Eŭfrazia Baziliko en Poreč (Eufrazijeva bazilika), konstruita memore al la unua episkopo de la urbo, Sankta Maŭro, kiu mortis martie tie.

En Pula ĉiujare estas filma festivalo, same kiel en malgranda urbeto Motovun. La filma festivalo de Motovun estas festivalo de sendependaj aŭtoroj, pli alternativaj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.