Ne miskomprenu kun István Agh!

István Ágh
Persona informo
Ágh István
Naskiĝo 24-an de marto 1938 (1938-03-24) (86-jaraĝa)
en Iszkáz
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Familio
Gefratoj László Nagy vd
Edz(in)o Judit Széles vd
Profesio
Okupo verkistobibliotekistoLiteratura tradukisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

ÁGH István [ag iŝtvan] (naskita NAGY István la 24-an de marto 1938 en Iszkáz estas hungara verkisto, poeto, tradukisto kaj bibliotekisto. Li estas frato de la poeto László Nagy.

Biografio redakti

István Ágh frekventis universitaton en Budapeŝto de 1956 ĝis 1961, poste li havis laborlokon en biblioteko. En 1967 li studvojaĝis al Jugoslavio. Ekde 1971 li estas liberprofesia verkisto kaj li redaktas revuojn. Li dufoje edziĝis kaj ekhavis po unu filinon. De 1975 li ricevis diversajn premiojn, interalie en 1992 la premion Kossuth.

Verkaro (elekto) redakti

  • 16 poemolibroj inter 1965 kaj 2005, ekzemple la debuta Szabad-e énekelni, 1965; Boldog vérem, 1979; Napló és tulipán, 1987; Évfordulók (Datrevenoj), 1994; Válogatott versek (Selektitaj poemoj), 2000
  • porinfana poemaro: Krumplinyomó-huszár, 1977
  • po unu romano kaj romaneto
  • eseoj
  • novelaro: Árokból jön a törpe, 1997
  • diversaj porjunularaj verkoj
  • tradukitaj poemoj precipe el slavaj lingvoj