István Bogdán (bibliotekisto)

István Bogdán [iŝtvAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bogdán István estis hungara bibliotekisto, arkivisto, kulturhistoriisto. Lia filo estis István Bogdán (pentristo).

István Bogdán (bibliotekisto)
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1922 (1922-09-15)
en Budapeŝto
Morto 11-an de majo 2001 (2001-05-11) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiistobibliotekistoverkisto
vdr

István Bogdán[1] naskiĝis la  15-an de septembro 1922(nun 1922-09-15) en Budapeŝto, li mortis la 11-an de majo 2001 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Bogdán maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1940, poste li estis oficisto en pluraj laborejoj. En 1944 li soldatiĝis, iom poste li estis militkaptito. Hejmenveninta li vivtenis sin el porokazaj laboroj. En 1947 li forigis la ruinojn el la centra arkivo, dum kaj poste li interesiĝis pri la arkivado. En 1952 li akiris bibliografiistan licencon, poste li estis biblitekestro de la arkiva biblioteko ĝis la emeritiĝo en 1983. En tiu periodo li estis memlernanto pri arkivado. Li multe kontribuis, lia ŝatata esplortereno estis historio de la hungara papero. Li doktoriĝis sen kandidatiĝo en 1998. Li edziĝis en 1942, 2 gefiloj naskiĝis en la sekva jaro kaj en 1947. Li ricevis solan premion en 1982.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Levéltári alapismeretek (kursa lernolibro, 1960)
  • A magyarországi papíripar története 1530­-1900 (libro, 1963)
  • Magyarországi hossz-­ és földmértékek a 16. század végéig (libro, 1978)
  • Magyarországi űr­-, térfogat-­, súly-­ és darabmértékek 1874­-ig (libro, 1991)
  • Dani (junulara romano, 1996)

Fontoj redakti

Referencoj redakti