István Dolny
István Dolny [iŝtvAn dolni], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Dolny István László estis hungara pastro, abato, episkopo, preposto, kanoniko.
István Dolny [1] naskiĝis en 1637 en Hungara reĝlando en Érsekújvár (nuntempa Nové Zámky en Slovakio). Li mortis la 2-an de junio 1707 en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).
Biografio redakti
István Dolny frekventis altlernejon en Vieno ekde 1665, poste li pastriĝis en 1671. Hejmenveninta li iĝis simpla pastro en Somorja. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- kanoniko en 1674 en Esztergom
- eklezia ĉefdekano en Hont en 1680
- kapitano en 1684 dum sieĝo de Buda
- kanoniko kaj abato en 1786
- ĉefpreposto en 1693
- episkopo de Pécs en 1696, sed tiun titolon li ne akceptis
- episkopo de Csanád en 1699
- departementestro de Csanád en 1700.
Li estis fidelulo de Francisko Rákóczi la 2-a.