István FÓRIS [fo:riŝ] estis rumania hungara komunista aktivisto kaj ĵurnalisto. Li naskiĝis en Tatrang la 15-an de majo 1892 kaj mortis en somero de 1946 en Bukareŝto.

Kariero redakti

István Fóris komencis siajn studoj en Braŝovo, sed li estis eligita, ĉar organizis maldekstran lernantgrupon. Li studis poste en Budapeŝto. Iom da tempo li vivis en Parizo. Dum la unua mondmilito li estis oficiro artileriana. Je la fino de 1918 kiel studento pri matematiko li aliĝis al komunistoj. Post la falo de komunista diktaturo en Hungarujo, li revenis en Rumanujon. En 1921 li aliĝis al la nove fondita rumana komunista partio, kiu estis malpermesita en 1924. Li fariĝis redaktoro de gazetoj Munkás, Előre kaj Világosság. Post la malpermeso de tiuj, li fondis senleĝan presejon en sia naskiĝvilaĝo. Li vivis iom de tempo en Moskvo. Vieno kaj Berlino. Li revenis en Rumanujon en 1930 kaj li estis malliberigita (1931-35). Li publikigis artikolon en rumanaj gazetoj Reporter, Atlas, Arena kaj Zorile. Inter 1940-1944 li estis ĝenerala sekretario de Komunista Partio de Rumanio. La 9-an de junio 1945 li estis arestita pro perfido kaj murdita en 1946. Li estis rehonorigita en 1968.

Fonto redakti