István Ferincz
István Ferincz [iŝtvAn ferinc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ferincz István estas hungara filologo, altlerneja instruisto.
István Ferincz | |
---|---|
István Ferincz | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1942 (81-jaraĝa) en Inke |
Lingvoj | rusa • bulgara • ukraina • serba • ĉeĥa • germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged |
Okupo | |
Okupo | filologo • slavisto • literatursciencisto • universitata instruisto • lernejestro • tradukisto • man of letters |
TTT | |
Retejo | http://www.staff.u-szeged.hu/~ferincz/ |
István Ferincz[1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1942 en Inke.
Biografio redakti
István Ferincz akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato József Attila en 1965. Post la diplomo li instruis en la sama loko, kie li okupiĝis pri la slavaj lingvoj, sed precipe pri la rusa lingvo. Li akiris sciencan gradon Ph.D. en 1997. Inter 1999-2007 li estis institutestro ĉe la universitato. Li havis edzinon.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Elöljárós szószerkezetek а XVII. századi és XVIII. század eleji magánlevelekben (disertaĵo, 1968)
- Régi orosz irodalmi szöveggyűjtemény szójegyzékkel (studenta lernolibro, 1974)
- Место пролога в композиции "Жития" Мефодия. – "Славяните - Прабьлгарите - Византия" (1986)
- Magyar Mózes és Efrém - az orthodox egyház szentjei (1995)
- Az óorosz irodalom vázlata. XI-XVII. század (kunaŭtoro, 2006)
- Régmúlt idők elbeszélése : A Kijevi Rusz első krónikája (tradukaĵo, 2015)