István Fodor (botanikisto)

István Fodor [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fodor István estis hungara-sovetia-ukrainia botanikisto, profesoro.

István Fodor [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1907 en Hungara reĝlando en Alsógereben (nuntempa apartenaĵo de Ĉinadijovo en Ukrainio). Li mortis la 23-an de aprilo 2000 en Uĵhorodo.

Biografio redakti

István Fodor abiturientis en Mukačevo en 1926 jam dum dominado de Ĉeĥoslovakio. Li akiris pedagogian diplomon en 1934 en Universitato de Karolo en Prago. Post siaj studoj li instruis en universitato de Užhorod. En 1938 li edziĝis, baldaŭe li havis 2 filojn. Dum la 2-a mondmilito la regiono rehungariĝis, li batalis en la hungara armeo, fine li estis militkaptito unu jaron. En 1947 li denove komencis instrui en la universitato, poste li estis ankaŭ direktoro de la botanika ĝardeno. En 1961 li iĝis docento, en 1973 li doktoriĝis en Moskvo, en la sekva jaro li profesoriĝis, fine en 1987 li pensiuliĝis. Li okupiĝis multe pri botanika priskribo de la regiono.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Растительный покров Закарпатской области (1956)
  • Доповнення до флори Закарпаття, що підлягає охороні (1973)
  • Ботанічні скарбниці Карпат (1985)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti