István György (reĝisoro)
István György [iŝtvAn djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo György István estis hungara reĝisoro, scenaristo.
István György | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | György István |
Naskiĝo | la 29-an de novembro 1899 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 14-an de aprilo 1958 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | filmmuntisto • filmreĝisoro • pentristo |
István György [1] naskiĝis la 29-an de novembro 1899 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de aprilo 1958 en Budapeŝto.
Biografio redakti
István György akiris diplomon pri pentroarto en Belarta Altlernejo de Budapeŝto. Tamen ekde 1918 li iĝis vicreĝisoro de filmoj, ekde 1922 reĝisoro. Li edziĝis en 1934. Post la 2-a mondmilito li estis malpermesita de filmoj, nur en la ministerio li havis postenon, kie li kreis industriajn filmojn.
Elektitaj reĝisoraĵoj redakti
- A két bimbó (1922)
- A bor (1933)
- Sárga rózsa (1940)
Elektitaj scenarlibroj redakti
- Aggyisten Biri! (1927)
- Zivatar Kemenespusztán (1936, ankaŭ produktoro)
- Enyém vagy! (1942, ankaŭ reĝisoro kaj produktoro)
Elektitaj filmaj kompilaĵoj redakti
- Csókolj meg, édes! (1932)
- Az éjszaka lánya (1943)
Filmaj roloj redakti
- Őfensége inkognitóban (1922)
- Tavasz a viharban (1929)