István György Kádár

KADÁR István György (pr. ka:da:r iŝtva:n djoerdj) estis rumanuja hungara poeto, teatraĵverkisto naskita en Crasna la 5-an de aprilo 1920 kaj mortinta en Jugoslavio la 15-an de oktobro 1988.

Biografio redakti

István György Kádár la mezlernejon finis en Zalău (1940), la universitaron en Kluĵo, poste li doktoriĝis pri psikologio en Budapeŝto (1944). Li instruis en liceoj de Șimleu Silvaniei, Crasna kaj Carei (1945-52), pli poste li estis pastro en Baia Mare, Tormac kaj Hunedoara. Li perdis sian vivon kune kun sia edzino pro akcidento okaze de ekskurso en Jugoslavio. Li tradukis el verkoj de rumanaj poetoj – Eminescu, Şt. O. Iosif, Arghezi. Liaj verkoj aperis en gazetoj Ifjú Erdély, Szilágyság, Világosság, Előre, Művelődés, A Hét, Új Élet, Szabad Szó.

Verkoj redakti

  • Cronica (poemoj, Kraszna, 1938);
  • Napsugár (poemoj, tradukaĵoj, Szilágysomlyó, 1945);
  • Virradat (muzikteatraĵo, Nagykároly, 1952).

Fonto redakti