István Haraszti [iŝtvAn harasti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Haraszti István estis hungara maŝininĝeniero.

István Haraszti [1] naskiĝis la 8-an de januaro 1903 en Sátoraljaújhely. Li mortis la 18-an de januaro 1968 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Haraszti akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1924, poste li studvojaĝis al Italio. En 1927 li eklaboris en Budapeŝto en fabriko pri ŝipoj, ekde la sekva jaro li havis postenojn en aliaj fabrikoj. En la fruaj 1950-aj jaroj li estis uzinestro, en 1956 ĉefinĝeniero. En 1961 li ricevis premio Kossuth, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn 3 premiojn. Li multe okupiĝis pri teknologia evoluo de la maŝinindustrio. Li havis patenton pri vakua impregnilo.

Fontoj redakti