István HARGITTAI [iŝtvAn hargitai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hargittai István estas hungara kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1993), membro de Norvega Scienca Akademio (1988), membro de Academia Europaea (1994).

István Hargittai
Persona informo
Naskonomo Wilhelm István
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1941 (1941-08-11) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Magdolna Hargittai
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto • historiisto
vdr

István Hargittai [1] naskiĝis kiel Wilhelm István la 11-an de aŭgusto 1941 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Hargittai frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Moskvo. Li diplomitiĝis en 1965, li doktoriĝis en 1972. Li eklaboris en laboratorio, kie baldaŭe li estis direktoro. En 1991 li ekinstruis en la universitato, kie baldaŭe li estis katedrestro. Li instruis 7 jarojn en diversaj universitatoj de Usono, krome li instruis ankaŭ en Norvegio, Svedio, Israelo, Svislando, Japanio. En 1977 li doktoriĝis antaŭ MTA. Li partoprenis en redaktadoj de Structural Chemistry, The Chemical Intelligencer, Methods in Stereochemical Analysis, Leonardo, Journal of Biological Systems, A kémia újabb eredményei. Li okupiĝis precipe pri kristalografio. Lia edzino Magdolna Hargittai same estas kemiisto kaj akademiano. István Hargittai ricevis diversajn premiojn.

Memorigiloj redakti

Verkaro (elekto) redakti

  • Az elektrondiffrakciós atomtávolság (1974)
  • Szimmetria egy kémikus szemével (Simetrio laŭ okulo de kemiisto) (kune kun Nagdolna Hargittai), (1983), angle: (1986), (1995)
  • Visual Symmetry (társszerző, 2008)

Fontoj redakti