István Kelen [iŝtvAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kelen István estis hungara-aŭstrala tablotenisisto, sepfoja mondĉampiono, ĵurnalisto, verkisto. Lia origina familia nomo estis Klein, lia kompleta nomo en Aŭstralio estis Stephen Estaban Kelen.

István Kelen
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1912 (1912-03-21)
en Budapeŝto
Morto 1-an de majo 2003 (2003-05-01) (91-jaraĝa)
en Sidnejo
Lingvoj hungaraanglaĉeĥa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Karolo
Okupo
Okupo tablotenisisto • ĵurnalistoverkisto
vdr

István Klein[1] naskiĝis la 21-an de marto 1912 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de majo 2003 en Sidnejo.

Biografio redakti

István Kelen maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris filozofian diplomon en Universitato de Karolo. Dum lernado kaj sportado li estis ankaŭ ĵurnalisto. Depost fino de sia aktiva sporta kariero en 1937 li estis vojaĝisto kaj li tutmonde prezentis tablotenisajn spektaklojn. Fine li restis en Aŭstralio, kie dum la 2-a mondmilito li estis soldato, poste verkisto, havis postenojn en radio kaj firmao Goodyear (inter 1960-1977). Lia edzino naskis du filojn. Li ricevis aŭstralajn premiojn.

Sporta kariero redakti

István Kelen estis hungara ĉampiono dufoje teame en 1931 kaj 1937, trifoja aŭstra ĉampiono unuoble aŭ teame en 1931 kaj 1932. Li estis la unua en mondĉampionumoj sepfoje inter 1929-1935 variduoble aŭ teame.

Liaj elektitaj kontribuoj redakti

  • Heed McGlarity (1945)
  • The Sun Shines Black in the Valley (teatraĵo, 1963)
  • Goshu (1965)
  • Shadow of the Crabbe (premiita dramo, 1965)
  • Uphill All the Way (1974)
  • I Remember Hiroshima (1983)
  • Illicit Petting (teatraĵo, 1988)
  • Freedom is a Rainbow

Fontoj redakti

Referencoj redakti