KNOLL István (pr. knol iŝtva:n) estis hungara inĝeniero pri mekaniko, laŭreato de Kossuth-premio (1960) naskita en Oravicabánya la 20-an de aprilo 1917 kaj mortinta en Budapeŝto la 12-an de novembro 1970.

Biografio redakti

István Knoll diplomitiĝis en la teknikuniversitato de Budapeŝto (1941), poste li iĝis projektinĝeniero de la fabriko de aviadiloj en Budapeŝto, en 1945 uzininĝeniero de la viandprilaborejo, de 1949 inĝeniero de la BARNEVÁL (Baromfiipari Igazgatóság, resp. Országos Vállalat), resp. sekciestro. Li partoprenis en la verkado de la libro Baromfiipari ismeretek. Li havis gravan rolon en la evoluigo de la industrio hungara pri kortbirdaro.

Verkoj redakti

  • Gépesített utókopasztás (Bp., 1956).

Fontoj redakti