István Kossa

hungara politikisto

István Kossa [iŝtvAn koŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kossa István estis hungara socialdemokrata, komunista politikisto, ministro, esperantisto.

István Kossa
Persona informo
Naskonomo Kósa István
Naskiĝo 31-an de marto 1904 (1904-03-31)
en Balatonlelle
Morto 9-an de aprilo 1965 (1965-04-09) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj Esperantorusagermanahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikistoesperantistopolitikisto • sindikatisto
vdr

István Kossa [1] naskiĝis kiel Kósa István la 31-an de marto 1904 en Balatonlelle. Li mortis la 9-an de aprilo 1965 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Kossa frue orfiĝis, tamen li frekventis gimnazion en Keszthely. Li eklaboris en Budapeŝto komence en redaktejo, poste en la trafika kompanio. En 1928 li aliĝis al la sindikato, en 1932 al la socialdemokrata partio. En 1942 li deportiĝis al la okupita parto de Sovetunio. En la sekva jaro li sukcese rifuĝis al la Ruĝa Armeo. Post la 2-a mondmilito li ricevis gravajn partiajn taskojn. Inter 19451967 li estis deputito parlamenta, dume kelkfoje li estis ministro. En 1963 li emeritiĝis. Li ricevis diversajn premiojn inter 1946-1964.

Li estis ĉefprotektanto de Hungara Fervojista Esperanto-Asocio.

Verkaro redakti

  • A Dunától a Donig (1948) - memuaro
  • Nehéz ébredés (Malfacila vekiĝo) (1957) - romano
  • Vissza a Dunához (1965) - memuaro

Fontoj redakti