István Kovács (fizikisto)

István Kovács [iŝtvAn kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács István estis hungara fizikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1967).

István Kovács [1] naskiĝis la 16-an de decembro 1913 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de junio 1996 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Kovács ricevis 2 diplomojn en universitato Pázmány Péter en Budapeŝto en 1937, poste li komencis instrui samloke. En 1945 Ruĝa Armeo kaptis lin, sed post monatoj li liberiĝis kaj li daŭris la instruadon. Inter 1949-1979 li estis katedrestro. Li okupiĝis precipe pri spektroskopio kaj kvantuma mekaniko, li estis ĉefredaktoro de Acta Physica inter 1971-1993. Li ricevis premion Kossuth en 1951, poste 2 aliajn premiojn kaj memormedalon.

Verkaro (elekto) redakti

  • Kétatomos molekulatermék állandóinak meghatározása a perturbáció alapján (1937)
  • Molekula-színképek (1948)
  • Rotational structure in the spectra of diatomic molecules (1969)
  • Molekulaspektroszkópia (1987)

Fontoj redakti