István Lerch
István Lerch [iŝtvAn lerĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lerch István estas hungara ŝlagromuzikisto (pianisto, kantisto, komponisto). Lia edzino estis Kati Kovács inter 1975-1986.
István Lerch | |
---|---|
István Lerch | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de septembro 1953 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Kati Kovács |
Okupo | |
Okupo | komponisto • pianisto • kantisto |
István Lerch [1] naskiĝis la 16-an de septembro 1953 en Budapeŝto.
Biografio redakti
István Lerch frekventis mezlernejon, kiam en 1968 li aliĝis al ŝlagrorkestro. Li daŭre estis orkestrano en diversaj konataj gitarorkestroj ĝis 1989, poste li muzikadas sola. Li ricevis premiojn inter 1987-2018.
Elektitaj koncertoj redakti
- Kongresa Halo, Budapeŝto (2004)
- Palaco de Artoj (2013)
Filmaj muzikaĵoj redakti
- Álmodik az állatkert (1985)
- A hercegnő és a kobold (1993)
Elektitaj ŝlagraj kunlaboroj redakti
- Fekszem az ágyon
- Szellemlány
- Várj, míg felkel majd a nap
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- [1]