István Osztrics

hungara skermisto, dentkuracisto

István Osztrics [iŝtvAn ostriĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Osztrics István estas hungara skermisto (rapiristo, spadisto), olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, dentkuracisto.

István Osztrics
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1949 (1949-12-25) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto • dentisto
vdr

István Osztrics[1] naskiĝis la 25-an de decembro 1949 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Osztrics komence pentatlonis en sportklubo ekde 1963, sed post 4 jaroj li jam skermis en alia klubo. Inter 170-1976 li estis hungara ĉampiono kvarfoje teame aŭ individue. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1972, Somera Olimpiko 1976 kaj Somera Olimpiko 1980, sed nur en la unua Olimpiko li havis oran medalon teame. Same li estis mondĉampiono nur unufoje en 1978 teame kaj en la universiado en 1973 individue. Li forlasis la skermon en 1981 kaj akirinta dentistan diplomon en Universitato Semmelweis li disidis al Okcidenta Germanio. Apud Heidenheim li malfermis kuracistan kuracejon. Lia edzino naskis 2 filojn.

Fontoj redakti

Referencoj redakti