István Rybár (pli juna) [iŝtvAn ribAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rybár István estis hungara fizikisto, geofizikisto, inventisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1931).

István Rybár
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1886 (1886-05-07)
en Budapeŝto
Morto 18-an de novembro 1971 (1971-11-18) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Madách Imre High School • Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro István Rybár
Okupo
Okupo fizikisto
vdr
Tipo E54 pendolo de István Rybár

István Rybár [1] naskiĝis la 7-an de majo 1886 en Budapeŝto. Li mortis la 18-an de novembro 1971 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Rybár akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1909, poste li plulernis en Göttingen. Li doktoriĝis en 1911. Pli frue jam en 1908 li mezuradis helpe de tordeca pendolo de Loránd Eötvös. En 1912 li ekinstruis en la universitato en Budapeŝto, kie li atingis la instruan rangon privata profesoro en 1915. Ekde 1950 ĝis la pensiuliĝo en 1962 li laboris en geofizika instituto. Li pluevoluis la tordecan pendolon, tio iĝis lia grava invento nomata AUTERBAL (Automatic Eötvös-Rybár Balance). Nomata "E 54" ricevis grandan premion en Bruselo en 1958. Li doktoriĝis pri fiziko en 1957. Li ricevis memormedalon en 1957.

Liaj kolegoj estis ekzemple György Békésy, Loránd Eötvös, Zoltán Bay, Gusztáv Rados, Lipót Fejér, Radó Kövesligethy, János Neumann, Sándor Mikola.

Verkaro (elekto) redakti

  • A lanthál és a kobalt spektrálvonalainak Zeeman-effektusáról (1911)
  • The Eötvös torsion balance and its application to the finding of mineral deposits (1923)
  • Új szerkezetű Eötvös-féle torziósinga (1929)
  • Az Eötvös-féle torziós inga zavarairól (1932)
  • Eötvös Loránd egyénisége és munkássága (1948)
  • A torziós inga fejlesztéséről (1962)
  • Vizsgálatok az Eötvös-inga csillapítási ideje csökkentésének, megbízhatóságának és a torziós szálak preparálásának problémáiról (1972)

Fontoj redakti