István Sándor Gaál

usona matematikisto

István Sándor GAÁL [iŝtvAn ŝAndor gAl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gaál István Sándor (naskiĝis la 22-an de februaro 1924 en Budapeŝto, mortis la 17-a de marto 2016) estis hungara-usona matematikisto, profesoro. Lia nomo estas en Usono Steven Alexander Gaal. Li apartenas al la granda kvinopo de hungaraj matematikistoj, kiuj finis la lernadon en 1947 kun János Aczél, Ákos Császár, László Fuchs kaj János Horváth (matematikisto).

István Sándor Gaál
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1924 (1924-02-22)
en Budapeŝto
Morto 17-an de marto 2016 (2016-03-17) (92-jaraĝa)
Lingvoj angla
Loĝloko Hungario
Ŝtataneco Usono
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
vdr

Biografio redakti

István Sándor Gaál frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li doktoriĝis (Ph.D) en 1947 en Scienca Universitato Péter Pázmány, sed li tiutempe li estis asistanto en Scienca Universitato de Szeged. En 1948 li iris al Parizo, kie li laboris en Institute for Advanced Study kaj li konatiĝis kun francaj matematikistoj. Post jaroj li translokiĝis al Usono, kie li instruis en diversaj universitatoj (Princeton (Nov-Ĵerzejo), Universitato Yale, Universitato de Minesoto, ktp). Li estis nomumita docento en 1961, poste universitata profesoro. Li emeritiĝis en 1993. Lia edzino estis same matematikisto, sed aŭstro.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Linear Analysis and Representation Theory (1973)
  • Point Set Topology (1964, 2009)

Fontoj redakti