István Székely (eklezia verkisto)

SZÉKELY István [se:kej] estis hungara pastro, kanoniko, eklezia verkisto, universitata profesoro, ano korespondanta de MTA (1921). Li naskiĝis la 26-an de februaro 1861 en Nagyvárad kaj mortis la 25-an de februaro 1927 en Koloĵvaro.

Biografio redakti

Li studis teologion en Nagyvárad kaj Vieno, kie li doktoriĝis en 1886. En 1884 li pastriĝis, en 1886 li iĝis instruisto de la episkopa liceo de Nagyvárad, ekde 1895 prelato-kanoniko, ekde 1898 ordinara universitata profesoro en Budapeŝto, en 1908 – 09 rektoro; li estis la prezidanto sekundara de Szent István Akadémia.

Verkoj pli gravaj redakti

  • Monismus és dualizmus a philosophiában (Bp., 1893);
  • Erő és anyag (Bp., 1894);
  • Ösztön és ész(I – II., Nagyvárad, 1897).

Fontoj redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]
  • [2]