István Szatmári
István Szatmári [iŝtvAn satmAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szatmári István estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Liaj familiaj nomvariantoj estis Szathmáry kaj Szathmári.
István Szatmári | |
---|---|
István Szatmári | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de julio 1925 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de decembro 1988 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Liza Szatmári |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
István Szatmári[1][2] naskiĝis la 30-an de julio 1925 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de decembro 1988 en Budapeŝto.
Biografio redakti
István Szatmári maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris aktoran diplomon en Teatra Akademio en 1947. Li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1947-1951, escepte 2 jarojn li estis membro de Nacia Teatro (Szeged). De 1951 ĝis sia morto li estis membro de Gaja Teatro. Li ricevis premiojn inter 1971-1988. Lia edzino same estis aktoro.
Liaj roloj en la sekvaj teatraĵoj (elekto) redakti
- József Katona: Bánk bán
- Lajos Mesterházi: Pesti emberek
- Friedrich Dürrenmatt: Az öreg hölgy látogatása
- Johann Wolfgang von Goethe: Faust
- Ede Szigligeti: II. Rákóczi Ferenc fogsága
- Neil Simon: Furcsa pár
- Tennessee Williams: A vágy villamosa
- Arthur Miller: Az ügynök halála
- Béla Zerkovitz: Csókos asszony
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Becsület és dicsőség (1951) – Luckó
- Két vallomás (1957) – detektivo
- Nuda diplomato (1963)
- Fekete gyémántok (1976) – Gruber
- Banánhéjkeringő (1986) – Aladár Sabján Kis (kolĥozestro)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Michel Aumont, Vlastimil Brodský, Louis de Funès, Michael Lonsdale, Vladimír Menšík[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Sakknovella (1959) – akompananto
- Az attasé lánya (1963) – instruisto
- Valaki (1974) – gastisto
- A nagy varázslat (1988) – Gregorio
Lia libro redakti
- A kis csillag is csillag (postmorta apero, 1989)
Memorigiloj redakti
- memortabulo en Budapeŝto (vidu la bildon!)