István Szondy [iŝtvAn sondi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szondy István estis hungara moderna pentatlonisto, skermisto, rajdisto, olimpiano, olimpika kaj dufoja monda ĉampiono, trejnisto, sportinstruisto.

István Szondy
István Szondy en 2014
István Szondy en 2014
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1925 (1925-12-29)
en Berettyóújfalu
Morto 31-an de majo 2017 (2017-05-31) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo modernpentatlonisto • rajdisto • skermisto • sporta trejnisto
vdr

István Szondy[1] naskiĝis la 29-an de decembro 1925 en Berettyóújfalu, li mortis la 31-an de majo 2017 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Szondy akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1950. Inter 1952-1956 li estis ankaŭ trejnisto en Budapeŝto. En 1956 post la Olimpiko li disidis al Okcidenta Germanio, kie li estis trejnisto ĝis 1999, poste li pensiuliĝis. Ekde 2000 li vivis denove en Hungario. Li havis edzinon. Li ricevis hungarajn premiojn en la fruaj 1950-aj jaroj kaj en 2016.

Sporta kariero redakti

István Szondy estis naĝisto en Cegléd inter 1946-1947, poste pentatlonisto kaj rajdisto en Budapeŝto ĝis 1957. Li estis hungara pentatlona ĉampiono kvinfoje inter 1949-1954 escepte unu unuoble, ankaŭ hungara skerma ĉampiono en 1951 teame. Li estis pentatlona olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kun ora medalo teame, krome en Hungario en la Somera Olimpiko 1956 rajdista olimpiano sen rezulto. En mondĉampionumoj li estis la unua dufoje en 1954 kaj 1955 en moderna pentatlono teame.

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (2022)

Fontoj redakti

Referencoj redakti