István Vántus [iŝtvAn vAntuŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vántus István estis hungara komponisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto.

István Vántus
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1935 (1935-10-27)
en Vaja
Morto 9-an de julio 1992 (1992-07-09) (56-jaraĝa)
en Debrecen
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto
vdr

István Vántus [1] naskiĝis la 27-an de oktobro 1935 en Vaja, li mortis la 9-an de julio 1992 en Debrecen.

Biografio redakti

István Vántus frekventis kavinanan kolegion de Debrecen, samtempe muziklernejon, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1960. Lia ĉefinstruisto estis Ferenc Szabó (komponisto). Inter 1960-1966 li instruis en muzikarta mezlernejo de Szeged, poste ĝismorte en la sama urbo en filio de Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Liaj muzikkritikoj ofte aperis en la gazetaro. Li ricevis 3 premiojn.

En 1964 li kreis kvintonan kradon, poste li komponadis laŭ tio. En 1985 li pluevoluis ĝin.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • A három vándor (opero, 1965 prezentita en Nacia Teatro (Szeged))
  • Aranykoporsó (opero, 1973, prezentita en Nacia Teatro (Szeged) en 1975, poste plurfoje)
  • Fragmenta Bathoriana (eta oratorio)
  • kantoj por poemoj de hungaraj poetoj
  • korusaj kaj simfoniaj verkoj

Lia libro redakti

  • Vántus István (membiografio)

Memorigiloj redakti

  • Societo "Vántus István"
  • muzikarta mezlernejo en Szeged prenis la nomon "Vántus István"
  • memortabulo en Szeged
  • busto en Szeged (2013) [1]

Fontoj redakti

Referencoj redakti