It's a Wonderful Life

It's a Wonderful Life (anglalingve: "Estas mirinda vivo") estas 1946-a filmo de reĝisoro Frank Capra. La filmo estas rakonto pri la vivo de ordinara viro – "George Bailey" – kiu estas savita de sinmortigo per helpo de sia persona anĝelo. Ĉar la fina sceno okazas dum kristnasko, ofte la filmo estas montrata dum tiu festo-sezono.

Estas mirinda vivo
filmo
Originala titolo It's a Wonderful Life
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 20-a de decembro 1946
Daŭro 130 minutoj
Ĝenro Dramo
Kameraado Joseph Walker, Joseph F. Biroc, Victor Milner
Buĝeto 3.180.000 usonaj $
Reĝisoro(j) Frank Capra
Produktisto(j) Frank Capra
Scenaro Frances Goodrich
Albert Hackett
Jo Swerling
Frank Capra
Laŭ la verko de Philip Van Doren Stern
Filmita en Usono
Loko de rakonto Nov-Jorkio • Bedford Falls
Muziko de Dimitri Tiomkin
Ĉefrolantoj James Stewart
Donna Reed
Lionel Barrymore
Produktinta firmao Liberty Films
Distribuo RKO Radio Pictures
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Steluloj en la filmo estas James Stewart, Donna Reed kaj Lionel Barrymore, kaj aliaj.

Ekzistas esperantigo de subtekstoj por la filmo, farita de Russ Williams.

Rakonto redakti

George Bailey estas naiva kaj honesta junulo, kiu deziras ke la vivo alportu al li mirindajn aventurojn kaj vojaĝojn. Sed, pro serio da okazintaĵoj, ĉiuj liaj projektoj devas esti flankenmetitaj, ĉar li komprenas, ke li devas utili al siaj proksimuloj. Li do devos resti dum sia tuta vivo en sia naskiĝvilaĝo Bedford Falls, rezignante je siaj sopirataj planoj. Li devos prizorgi sian familion, sed ĉefe la mastrumadon kun sia onklo Billy de la eta konstru- kaj mutuala kooperativo, kiun fondis lia patro Peter. Antaŭtage de Kristnasko, onklo Billy - kiu ricevis la taskon elpreni el la banko 8000 usonajn dolarojn por pagi ŝuldon - perdas la monon pro malatento. Tiu monsumo ege necesas por eviti, ke la eta kooperativo fariĝu kaptitaĵo de la maljuna Henry Potter, kapitalisto kiu - per ega senskrupuleco koncerne negocajn aferojn - plene regas jam de jaroj la vilaĝon kaj la vivon de la loĝantoj. Potter bone konscias pri la konkurenco de la kooperativo; pro tio, li - ĉeestante en la sidejo de la banko de li posedata - tuj profitas la malatenton de Billy kaj ŝtelas la monon de li forgesitan sur tablo: Potter volas la bankroton de la kooperativo. Kaptita de ega krizo pro senesperiĝo - la mono forvaporiĝis kaj la flustracioj de tuta vivo reaperas al li - George unue kolere eksplodas fronte al siaj familianoj kaj pertelefone kontraŭ la instruistino de sia filino; poste li decidas memmortigi sin ĵetante sin en riveron. Sed en la preciza momento antaŭ ol la sinĵeto en la riveron, lian atenton altiras la krioj de Clarence Odbody, anĝelo sendita de Dio kaj sankta Petro. Li jam dronas en la rivero kaj petegas helpon. Sekve George sinĵetas en la riveron, ne por mortigi sin, sed por savi la kriantan dronanton. Clarence estas "duaklasa anĝelo", ĉar li devas ankoraŭ plene meriti la anĝelajn flugilojn per bona faro. Fronte al ega deprimiĝo de George, kiu volus neniam esti naskita, Clarence sukcesas montri al George paralelan, alternativan realaĵon: kiel estus la vivo de liaj konatoj kaj de lia vilaĝo se li neniam estus naskita. Sen George lia frato Harry estus mortinta dum juneco ĉar neniu savus lin el droniĝo en glaciiĝinta rivero kaj sekve, pro la morto de Harry, grupo de armeanoj de li savotaj pereus dum milita akcidento; la apotekisto s-ro Gower restus en malliberejo dum 20 jaroj por fariĝi poste alkoholisto, ĉar George ne estus vivinta por eviti, ke li erare havigu, anstataŭ medikamenton, venenan substancon al malsana infano; onklo Billy pasigus sian vivon en frenezulejo; la amata edzino Mary restus fraŭlino kaj ĉefe neniam naskiĝus la 4 gefiloj; urbeto Bedford nomiĝus Pottersville plena je noktaj dancejoj kaj nudejoj starigitaj de Potter; la vivo de multaj geamikoj kaj konatuloj helpataj de la kontraŭe ekzistanta kooperativo estus mizera kaj kompatoveka. Je la fino, kompreninte la valoron kaj signifon de sia vivo por la proksimuloj, George preĝe petas kaj sukcesas reveni al sia normala vivo kaj kuras hejmen por povi ĉirkaŭbraki denove siajn karulojn, kiujn li timis malaperintaj. En sia hejmo li konstatos la solidarecon de la geamikoj kaj de la dankemaj loĝantoj de Bedford, kiuj kolektos monon por lia kooperativo, multon plian ol la perdita sumo de 8000 dolaroj: la kooperativo evitos bankroton kaj George ricevos la plej belan kristnaskan donacon, kiun li iam ajn povis imagi. La tintado de eta sonorilo - laŭ tio, kion diris al li Clarence kaj kiel konfirmas al li lia filino en la fina sceno de la filmo - sciigas, ke Clarence ricevis anĝelajn flugilojn.