Italio estis unu el la unuaj landoj, kiu konstruis aŭtovojojn.

Sur plej multaj aŭtovojoj oni devas pagi por uzado.

Sistemo de la numeroj redakti

 
Reto de la italaj aŭtovojoj

La sistemo ne estas entute logika kiel en francaj aŭ germanaj aŭtovojoj. La vojoj A1 kaj A3 interligas la landon de nordo al sudo, la A4 de okcidento al oriento. La vojoj A5 kaj A6 ekas en Torino, la A7, A8 kaj A9 ĉe Milano. La A10, A11 kaj A12estas relative proksimaj al la maro, la A13 kaj A14 sur la alia flanko ĉe la maro. Ne paralelaj al la maro estas de nordo al sudo la A15, A16, A17 kaj en Sicilio sekvas la A18, A19 kaj A20. La A21, la A22 kaj A23 estas denove en la nordo, la A24 kaj la A25 en la montaro oriente de Romo. La A26, A27 kaj la A28 estas denove en la nordo. La A29 kaj la A30 en la sudo, la A31 en la nordo, la A32 kaj la A33 en la nordokcidento. La vojoj A5x estas urboproksimaj, la A90 kaj la A91 situas ĉe Romo.

Kontraŭe al plej multaj numersistemoj en aliaj landoj, italaj aŭtovojidoj ne havas propran numeron. Anstataŭ tio vojo, kiu interligas aŭtovojon kaj urbon, nomatas Raccordo. Grandparte tiaj ligaj vojoj senpagas. Kaj por aŭtovojoj, kiuj interligas du aŭtovojojn, oni uzas la sekvan numeron. Ekzemple: La aŭtovojo de Lukko (ĉe la A11) al Viareĝo (ĉe la A12) interligas la aŭtovojojn A11 kaj A12. Oni skribas en la direkto al Viareĝo A12 kaj al Lukko A11. Kutime oni devas pagi sur ili.

Listo de la aŭtovojoj eksterurbaj redakti

itala aŭtovojo

Aŭtovojoj urboproksimaj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Tunelŝoseoj redakti

Naciaj ŝoseoj (Superstrade) en Italio redakti

SS12 Ŝoseo de Abetono kaj Brenero