Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Italaj Rakontoj [1] estas esperantigo el la itala lingvo de ses rakontoj el la romano Koro, de la fama itala verkisto Edmondo De Amicis. La tradukon prizorgis Pier Carlo Monti. La libro eldoniĝs 76 paĝe en la jaro 1922 ĉe Eldonejo A. Paolet el San Vito al Tagliamento.

Italaj Rakontoj
Aŭtoro Edmondo De Amicis
Eldonjaro 1922
Urbo San Vito al Tagliamento
Eldoninto Eldonejo A. Paolet
Paĝoj 76
vdr

Samloke kaj sameldoniste aperis dua, 79-paĝa, eldono de la tradukaĵo, en la jaro 1957.

Recenzoj redakti

 
 Ses rakontoj el la verko Koro. Nin ĉarmas infankoroj, amaj, oferemaj, noble fieraj, kompatemaj, sindonaj, heroaj. La lingvaĵo estas ĝenerale bona, flua kaj viva. 
— 1924, Literatura Mondo, paĝo 36
 
 Jen bonega libreto por niaj junaj esperantistoj! Ĝi enhavas bonajn tradukojn eltiritajn el la famekonata verko « Cuore » de E . de Amicis, nome La eta patrioto de Padova, la malgranda viddeĵoranto lombarda, la skribisteto florenca, la sardinia tamburisteto, la flegisteto de «Tata», kaj Sango Romanja. 
— Belga esperantisto n115-116 (sep-okt 1924)

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4199, paĝo 370

Eksteraj ligiloj redakti