Itallingva Vikipedio
publikigita versio estis patrolita je 31 jul. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 31 jul. 2023.
La itallingva Vikipedio (itale: "Wikipedia in italiano") estas la eldono de Vikipedio en la itala lingvo. La projekto kreiĝis la 11-an de marjo 2001 kaj havis sian unuan redakton la 11-an de junio 2001. Ĝis la fino de la jaro 2011 ĝi havis plo ol 889 000 artikolojn kaj pli ol 716 000 registritajn uzantojn. Laŭ la nombro de artikoloj, tiumomente temis pri la kvina plej larĝa vikipedio, post la anglalingva, germanlingva, franclingva kaj nederlandlingva eldonoj.
Itallingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | it.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | itala |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 18-a de aprilo 2024 | |
Artikolnombro | 1 859 717 |
Profundeco | 187.8 |
Paĝoj | 7 972 827 |
Redaktoj | 138 569 752 |
Uzantoj | 2 504 155 |
Aktivaj uzantoj | 7 786 |
Administrantoj | 120 |
Dosieroj | 123 991 |
Protesto de januaro 2012 redakti
La 18-an de januaro 2012, la anglalingva Vikipedio fermiĝis dum 24 horoj por protesti la leĝproponojn SOPA kaj PIPA. La vikipedianoj protestis ĉar se la leĝpropono estus akceptita, la nova leĝo farus gravajn damaĝojn en la libera Interreto.
En la sama tago, la itala vikipedio ankaŭ alidirektigis ĉiun vizitanton al nigra paĝo.