ITO Ĝunĝi (伊藤潤二 [Itō Ĝunĝi]) estas japana verkisto de hororaj mangaoj.

Ito Ĝunĝi
Naskiĝo julion de 1963
en Gifu, Japanio
Nacieco Japana
Sukcesis kiel Japana teruraĵ-mangaverkisto
Ito Ĝunĝi
Persona informo
Junji Itō
Naskiĝo 31-an de julio 1963 (1963-07-31) (60-jaraĝa)
en Nakatsugawa, Gubernio Gifu,  Japanio
Etno japanoj vd
Lingvoj japana vd
Alma mater Nakatsu High School vd
Familio
Edz(in)o Ayako Ishiguro vd
Profesio
Okupo verkisto • japana bildliteraturisto • scenaristo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en la gubernio Gifu en julio de 1963 kaj estis inspirita ekde juna aĝo de la desegnoj de sia pliaĝa fratino kaj de la mangaoj de Kazuo Umezu, do interesiĝis ankaŭ pri desegno de mangaoj pri teruraĵoj.

Tamen, post fini liajn studojn lerneje, li studis por iĝi dentokuracist-helpanto kaj, ĝis la 1990-aj jaroj, laboris per ĉi tiu metio, dum li desegnis libertempe, eĉ post gajni la prestiĝan premion Umezu por teruraĵmangaoj.

Inter liaj plej konataj verkoj estas Uzumaki (うずまき), Tomie (富江) kaj Gyo (ギョ).