Iván Bächer [beĥer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bächer Iván estis hungara ĵurnalisto, verkisto, instruisto. Lia patro estis Mihály Bächer.

Iván Bächer
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1957 (1957-03-25)
en Budapeŝto
Morto 2-an de decembro 2013 (2013-12-02) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Familio
Patro Mihály Bächer vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Iván Bächer [1] naskiĝis la 25-an de marto 1957 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de decembro 2013 en Budapeŝto.

Memortabulo pri Iván Bächer

Biografio redakti

Iván Bächer frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1981. Post la diplomo li instruis en gimnazio ĝis 1988, poste li laboris en diversaj gazeteldonoj. Depost la diplomo liaj kontribuoj ofte aperis en gazetoj. Resume li verkis pli ol 30 romanojn aŭ novelarojn. Ekde 2005 li aranĝis ankaŭ prelegojn, kie li ofte ankaŭ pianludis. Li ricevis premiojn inter 1993-2002.

Elektitaj volumoj redakti

  • Újlipócia (2014)
  • Zónázó (2006)
  • Rötúr (1997)
  • A város (1986)

Aliaj kontribuoj redakti

  • Oszkár (teatraĵo, 1985)
  • Ebéd (unuakta teatraĵo, 1987)
  • Komorok (raportisto)
  • Kolozsvári mozaik (raportisto)
  • Séták Bächer Ivánnal Újlipóciában (raportisto)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (2015)

Fontoj redakti

Referencoj redakti