Ivan Krilov

rusa verklisto

Ivan Andrejeviĉ KRILOV (ruse Иван Андреевич Крылов; naskiĝis la 13-an de februaro n.s. 1769 en Moskvo, mortis la 21-an de novembro 1844 en Sankt Peterburgo. Li estis fama rusa novelisto, poeto kaj fabelisto.

Ivan Krilov
Persona informo
Ива́н Андре́евич Крыло́в
Naskiĝo 2-an de februaro 1769 (1769-02-02)
en Moskvo
Morto 9-an de novembro 1844 (1844-11-09) (75-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Tiĥvina Tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioRusio vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo Navi Volyrk vd
Okupo lingvisto • poeto • verkistoĵurnalisto • fablisto • dramaturgo • eldonisto • tradukisto • verkisto de porinfana literaturo vd
Laborkampo liriko vd
Aktiva dum 1786–1843 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sovietunio poŝmarko (1959) kun ilustraĵo al unu el la fabeloj
Ilustraĵo, 1882

Liaj ŝajne simplaj, infanaj versaj bestaj fabeloj fakte primokas la karakterizajn figurojn de la siaepoka socio. Li majstre uzis la ĉiutagan parolatan lingvon, tiel la realismo aperis en liaj klasicismaj verkoj. El liaj fabeloj vivas proverboj eĉ en la hodiaŭa rusa lingvo. Lia verkado ankaŭ influis nacilingvajn verkistojn, ekzemple osetan poeton kaj fabeliston Kosta Ĥetagurov.

Li venis el malriĉiĝinta oficira familio. Li devis jam eklabori en aĝo de naŭ jaroj kiel skribisto. Li instruis sin aŭtodidakte kaj en liaj dekaj jaroj verkis komediojn, tragediojn, operlibretojn.

111 Fabloj, 1979.

Li sukcesis post 1789 kiel satira ĵurnalisto, sed la cenzuro silentigis lin. Li komencis traduki (1805) fabelojn de Jean de La Fontaine kaj baldaŭ eĉ mem verkis. Lia unua fabelaro (1809) alportis la oficialaln rekonon. Li iĝis favorato de la cara familio. Ekde 1812 li laboris sinekure en la Publika Biblioteko de Sankt-Peterburgo dum tri jardekoj.

Krilov verkis pluajn 8 volumojn da versaj bestofabeloj kaj ricevis multajn honorojn.

Liaj bestoj (vulpoj, korvoj, ursoj, lupoj kaj ŝafoj) estis rekoneblaj rusaj tipoj. Li havas spican, akran humuron kaj apogis gravecon de praktika saĝo, forta laboro kaj justeco.

Tradukoj en Esperanto redakti

  • 111 Fabloj, I. A. Krilov, tradukis Sergej Rublov. Simplaj legaĵoj kaj infanlibroj / Poezio tradukita. HEA. Budapest. 1979. 133 paĝoj. Prezo: 5.40 € (tiel listigita en la katalogo de UEA).
  • Ivan Krilov. Elektitaj Fabloj, tradukis el la rusa S.G. Rublov. – Antverpeno; La Laguna: TK; Stafeto, 1979. 336 p. (serio Oriento-Okcidento, n-ro 15)